Bonvenon al la Esperanto-Societo de Ĉikago!

La Esperanto-Societo de Ĉikago estas la ĉefa organizaĵo de Esperanto-parolantoj loĝantaj en la Ĉikaga regiono. Celante interkomunikigi esperantistojn, la Societo organizas sociajn kaj kulturajn eventojn kaj disponigas alirpunkton al la tutmonda Esperanta komunumo.

La Societo okazigas ĉiumonatajn renkontiĝojn en Ĉikago, kie kaj komencantoj kaj spertuloj kunvenas por paroli la lingvon. Ĉi tiuj renkontiĝoj estas malfermitaj al ĉiuj, do bonvolu viziti nin! La Societo ankaŭ aranĝas ĉiujaran piknikon somere kaj Zamenhof-bankedon en Decembro. Krome membroj ofte vizitas esperantistojn eksterlande kaj ĉeestas la landan kaj universalan kongresojn.

Oni neformale fondis la Esperanto-Societon de Ĉikago meze de la 1950-aj jaroj (pdf) kaj registrigis ĝin kiel neprofitcelan organizaĵon en 1973.

Kio estas Esperanto?

Esperanton oni kreis kun la celo faciligi komunikadon inter homoj de diversaj nacioj kaj lingvaj kulturoj. Ege regula en gramatiko kaj vortfarado, la lingvo estas tre facile lernebla. Unue eldonita en 1887 de D-ro L. L. Zamenhof, Esperanto ekde tiam kreskis kaj atingis ĉirkaŭ unu milionon da parolantoj tra la mondo.



Ĉu vi volas lerni Esperanton?

La retaj kursoj ĉe Lernu kaj Duolingo estas bonaj deirpunktoj.