Usona Junulara Kongreso (UJK) 2027

La Usona Junulara Kongreso (UJK) estas renkontiĝo organizita de kaj por junaj esperantistoj en Usono! La unua UJK okazos ĉi-jare en Ĉikago de la 26-a ĝis la 29-a de Marto 2027!
Ĉiuj junuloj estas bonvenaj! Ne gravas, ĉu vi estas komencanto ĉu membro de la Akademio. Se vi ŝatas la lingvon kaj volas paroli ĝin kun aliaj junuloj, vi estas bonvena!
Estos ekskursoj, bona manĝaĵo, distro, festado — ĉio en Esperanto. Mankas nur vi!
Dum la UJK ni esploros multajn el la vidindaĵoj de Ĉikago, vizitante popularajn muzeojn, la riverpromenvojon kaj la mondfaman Willis Tower.
Loĝado
La kongresejo de la UJK estos la gastejo HI Chicago, situanta ĉe 24 East Ida B. Wells Drive ĝuste en la urbocentro de Ĉikago, nur kelkajn minutojn for de la Art Institute of Chicago, Millennium Park kaj Willis Tower. Nia loĝejo havos kafejon, privatajn spacojn kaj ĉambrojn por tabloludoj.
Manĝoj
Ĉikago estas urbo, kiu troviĝas en la usona mezokcidento, apud Lago Miĉigano. Ĝi estas granda kaj vigla metropolo. La urbo estas bone konata pro ties muziko, kuirarto, improvkomedio, sportoj kaj arĥitektarto. Krome, la urbo estas plena de parkoj, publika arto kaj mejloj da plaĝo.
Klimato
Ĉikago ja estas la “Ventoplena Urbo”, do atendu iom da vento dum via ĉeesto. Dum printempo la temperaturo kutime varias inter 31 °F (0 °C) kaj 47 °F (8 °C), do alportu vian puloveron. Neĝo estas kutima dum la plej malvarmaj monatoj, sed ĝi ne kutimas la finajn tagojn de marto.
Transporto
Ĉikago disponas pri du flughavenoj: O’Hare kaj Midway. Taksioj al kaj de la flughavenoj estas multekostaj, sed la urbo havas bonegan sistemon de publika transporto, kiu ebligas rektan aliron al ambaŭ.
La plej bona maniero atingi la kongresejon kaj ĝenerale moviĝi en Ĉikago estas per metroo. La tiel nomata “L-trajno” estas malmultekosta, efika kaj sekura rimedo por esplori la urbon.
Por atingi la junulargastejon HI Chicago ĉe 24 East Ida B. Wells Drive de la flughaveno O’Hare, vi povas preni la Bluan Linion kaj eltrajniĝi ĉe la stacio “Jackson”.