Loading Events

« All Events

Usona Junulara Kongreso (UJK) 2027

March 26, 2027 - March 29, 2027
Free
 

La Usona Junulara Kongreso (UJK) estas renkontiĝo organizita de kaj por junaj esperantistoj en Usono! La unua UJK okazos ĉi-jare en Ĉikago de la 26-a ĝis la 29-a de Marto 2027! 

Ĉiuj junuloj estas bonvenaj! Ne gravas, ĉu vi estas komencanto ĉu membro de la Akademio. Se vi ŝatas la lingvon kaj volas paroli ĝin kun aliaj junuloj, vi estas bonvena! 

Estos ekskursoj, bona manĝaĵo, distro, festado — ĉio en Esperanto. Mankas nur vi! 

Dum la UJK ni esploros multajn el la vidindaĵoj de Ĉikago, vizitante popularajn muzeojn, la riverpromenvojon kaj la mondfaman Willis Tower. 

Loĝado 

La kongresejo de la UJK estos la gastejo HI Chicago, situanta ĉe 24 East Ida B. Wells Drive ĝuste en la urbocentro de Ĉikago, nur kelkajn minutojn for de la Art Institute of Chicago, Millennium Park kaj Willis Tower. Nia loĝejo havos kafejon, privatajn spacojn kaj ĉambrojn por tabloludoj. 

Manĝoj 

Dum nia restado en Ĉikago, ni vizitos multajn partojn de la urbo, kiuj ofertas vastan gamon da interesaj manĝlokoj. Kvankam la restoracioj estas rekomenditaj, vi ne devas manĝi tie. La junulargastejo disponas pri kuirejo por tiuj, kiuj volas mem kuiri siajn manĝojn. Krom la dimanĉa vespermanĝo, manĝoj ne estos inkluzivitaj en la konferenca kotizo. 
 

Ĉikago estas urbo, kiu troviĝas en la usona mezokcidento, apud Lago Miĉigano. Ĝi estas granda kaj vigla metropolo. La urbo estas bone konata pro ties muziko, kuirarto, improvkomedio, sportoj kaj arĥitektarto. Krome, la urbo estas plena de parkoj, publika arto kaj mejloj da plaĝo. 

Klimato 

Ĉikago ja estas la “Ventoplena Urbo”, do atendu iom da vento dum via ĉeesto. Dum printempo la temperaturo kutime varias inter 31 °F (0 °C) kaj 47 °F (8 °C), do alportu vian puloveron. Neĝo estas kutima dum la plej malvarmaj monatoj, sed ĝi ne kutimas la finajn tagojn de marto. 

Transporto 

Ĉikago disponas pri du flughavenoj: O’Hare kaj Midway. Taksioj al kaj de la flughavenoj estas multekostaj, sed la urbo havas bonegan sistemon de publika transporto, kiu ebligas rektan aliron al ambaŭ. 

La plej bona maniero atingi la kongresejon kaj ĝenerale moviĝi en Ĉikago estas per metroo. La tiel nomata “L-trajno” estas malmultekosta, efika kaj sekura rimedo por esplori la urbon. 

Por atingi la junulargastejon HI Chicago ĉe 24 East Ida B. Wells Drive de la flughaveno O’Hare, vi povas preni la Bluan Linion kaj eltrajniĝi ĉe la stacio “Jackson”. 

Simile, por alveni de la flughaveno Midway, vi povas preni la Oranĝan Linion kaj eltrajniĝi ĉe la stacio “Harold Washington Library”. 

Usona Junulara Kongreso (UJK) 2027

0 Going

Details

Venue